Ruby (programlingvo)
Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo. Komputillingvaj ecoj de Ruby:
Matsumoto Yukihiro - la ĉefverkisto de Ruby
Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Ĝavo kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem. La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18-a de marto 2013).[aktualigu] Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj. Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby: ![]() Specimeno da kodo # Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
3.times do
# Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulton
puts('Saluton mondo').gsub(' ', ', ') + '!'
end
kaj la rezulto: Saluton, mondo! Saluton, mondo! Saluton, mondo! Ruby kaj programado por InterretoPor facile krei programojn por interreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj). Eksteraj ligiloj
|