SQL (angle Structured Query Language, strukturhava serĉmenda lingvo) estas komputillingvo por rilataj datumbazoj. Ĝia relative malkomplika sintakso similas al tiu de la angla kaj provizas la uzanton per komandoj por la manipulado de datumaroj (kiel aldoni, ŝanĝi kaj forigi datumerojn, strukturigi tabelojn, ktp.) kaj por serĉmendi datumojn. Pro sia kvazaŭa normeco SQL subtenas la sendependecon de programoj disde la datumbazo, kiun ili uzas. La plej multaj el la realigoj de SQL krome ebligas la uzon de aldonaj funkcioj kaj komandoj nenormaj.
Historio
La fundamenton de ĉiuj datumbazoj rilataj kreis en 1970Edgar F. Codd per sia artikolo A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks (rilateca modelo de datumoj por grandaj komune uzataj datumbazoj). La artikoloj sekvintaj ĉi-artikolon interalie temis pri la kreo de rilataj lingvoj, el kiuj la plej grava estis Structured English Query Language aŭ SEQUEL, evoluigita en 1974 ĉe IBM. En 1976 oni difinis SEQUEL/2 kaj alinomis ĝin SQL pro leĝaj kialoj. Ties prototipo, System R, estis finevoluigita en 1977 kaj jam enhavis la plejparton de SQL.
Pro la sukceso de System R poste multaj aliaj firmaoj decidis enkonduki produktojn SQL-kapablajn en la merkaton, interalie
Ene de dek jaroj SQL iĝis la laŭfakta normo de datumbazoj.
La American National Standards Institute (ANSI) ordonis 1982 la normigon de rilata lingvo, kiun oni subskribis en 1986 (ĉi-tial nomata SQL/86) kaj kiun plejparte konsistigis la SQL-dialekto de IBM. En 1987, ĝi ankaŭ estis akceptita kiel ISO-normo; ĝisdatigoj sekvis per SQL/89, SQL/92 kaj SQL/99.
Novan version (SQL:2003) oni decidis en 2003 en Stokholmo.
Ekzemploj
La komandojn oni partigas en tri kategoriojn:
Datumdifino
La komandoj por datumdifino estas CREATE, ALTER kaj DROP.