Modelo-vidigilo-regilo![]() Modelo-Vidigilo-Regilo aŭ MVR (angle: model-view-controller) estas desegna skemo por komputila programo. Smalltalk-80 enkondukis la paradigmon por strukturi la grafikan interfacon de programoj. La tekniko taŭgas por iu ajn lingvo de objektema programado ekzemple PHP, Rubeno sur Reloj, C++ aŭ Ĝavo. MVR estas la kutima skemo por grafikaj interfacoj kaj TTT-ejo de JSP. La MVR desegna skemo disigas la problemojn en tri specojn de objektoj:
Termostato estas ekzemplo de MVR: ĝi montras la nunan temperaturon (la vidigilo), havas ilon por ŝanĝi la temperaturon (regilo), kaj enhavas termometron por modeli la temperaturon (modelo). La inspiro por la kreado de Modelo-Vidigilo-Regilo estis la etapoj Enigado/Procezado/Eligado de tradicia programo:
MVR simpligas la problemon per tia disigo. La tri partoj eblas esti verkitaj, plibonigitaj aŭ anstataŭigitaj sendepende. Eksteraj ligiloj
|