Lisp (programlingvo)
Lispo[1], angle LISP aŭ Lisp (mallongigo de angla LISt Processing = prilaboro de listoj) estas programlingvo kreita de John McCarthy, kaj eldonita en 1958 ĉe MIT, komence nur kiel matematika notacio, sed poste enkarnigita kiel komputila lingvo de studentoj. Ofte, sed ne ekskluzive, ĝi estas interpretata lingvo. Lispo estas plej ofte konata kiel la lingvo de artefarita intelekto. Lispo estas funkcia lingvo. Lispo ĉefe estas dediĉita por procezi simbolojn. Common Lisp estas populara dialekto de LISP. Lispo ankaŭ estas la lingvo por konfiguri Emakson kaj AutoCad-on. Fakte, unu artikolo diris lastatempe ke nuntempe la plej ofta uzo de Lispo estas skribi etendaĵojn por tiuj iloj. Atomoj kaj listojLispo estas esprimo-orientita lingvo. En ĝi ĉio estas esprimoj - kaj datumoj kaj ordonoj (funkcioj).
Ĉefaj datumoj estas atomoj - nombroj, konstantoj, signoĉenoj, kaj listoj (finhava vico de esprimoj - atomoj kaj/aŭ aliaj listoj, metita en rondajn krampojn). Ekzemple: Ĉiu celo de listoj en lispo (nomata cons) estas paro de kapo kaj vosto. La kapo estas la unua elemento de la listo (t.n. car), kaj vosto estas resto de la listo (t.n. cdr). En la punkto-notacio tio skribatas: FunkciojFunkcioj estas skribataj ankaŭ en formo de listo: (defun faktorialo (n)
(if (<= n 1)
1
(* n (faktorialo (- n 1)))))
;; Aŭ...
(defun faktorialo2 (n &optional (acc 1))
(if (<= n 1)
acc
(faktorialo2 (- n 1)(* acc n))))
Speciala funkcio "if" havas tri argumentojn, ĝi kalkulas la unuan (kondiĉo), se ties valoro estas vero (io ajn ne egala al Aliaj funkcioj:
Ĉar en lispo kaj datumoj kaj funkcioj estas listoj, tial eblas skribi funkciojn, kiuj kreas novajn funkciojn aŭ ŝanĝas aliajn. EkzemplojKuino - programo, kies rezulto estas la teksto de si mem: ((lambda (x) (list x (list 'quote x))) '(lambda (x) (list x (list 'quote x))))
(print "Saluton, mondo!")
Eksteraj ligiloj
Noto
|