Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Visual Basic

Visual Basic estas programlingvo, ankaŭ la unika IDE kaj tradukilo kiu ekzistas por ĝi, programita de Alan Cooper por Microsoft. La programlingvo estas bazita sur BASIC, sed kun gravaj aldonoj. Ĝia unua versio aperis en 1991 kun la intenco faciligi programadon per grafika programo por fari GUI kaj iomete la kodon.

Ĝeneralaĵoj

Ĝi estas programlingvo facile lernebla, gvidata de eventoj, taŭga kaj por spertuloj kaj por novuloj.

Ĝia ĉefa novaĵo (poste adaptita de aliaj programlingvoj) estis la uzado de speco dll, unue nomita vbx, kaj poste ocx, kiuj ebligas enhavi kontrolilon kaj reuzi ilin poste, aŭ eĉ en aliaj programoj.

Ĝia sintakso evoluis el BASIC por havi ecojn de la modernaj programlingvoj, kiel ekzemple objektojn.


Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya