Universitato Metropolitan
La Universitato Metropolitan (hungare Budapesti Metropolitan Egyetem, METU) estas nova privata universitato en Budapeŝto, kie instruas 350 pedagogoj 7 000 studentojn. Reliefas la studoj pri komunikado, negocoj, turismo, artoj. ![]() La kampuso ![]() Lernoĉambro Altlerneja eraoFondaĵo establis altlernejon pri komunikado en 2000 en Zugló. En la sekva jaro pli ol 100 studentoj komencis la lernadon. La edukado okazis en ordinara kaj korespondanta sistemoj (BA). Ekde 2003 ĝi kunlaboras kun la Hungara Televizio por pli bone instrui estontajn televiziajn ĵurnalistojn, redaktorojn, raportistojn. En la altlernejo estas ankaŭ propraj lingvokursoj. En 2005 la altlernejo prenis la eduksistemon de Bologna, ekde 2008 oni instruas ankaŭ angle. En 2006 la altlernejo jam uzas ankaŭ la epiteton "Komerca", reflektante ties kreskantan gravecon. Ekonomia kaj Turista Altlernejo pri Farkas Heller aliĝas al la altlernejo en 2009, tiel estiĝis la plej granda privata hungara altlernejo sub nomo Komunikada kaj Negoca Altlernejo de Budapeŝto (Budapesti Kommunikációs és Üzleti Főiskola). Nova kampuso en Hódmezővásárhely ekfunkciis pri komerco kaj gastigado en 2011. En 2014 en Budapeŝto pli nova kampuso ekfunkciis, krome oni povas lerni ankaŭ modon, dizajnon. En la sama jaro helpe de Universitato Semmelweis oni povas studi medicinan organizadon. En 2015 la altlernejo prenis la fantazian nomon "Metropolitan," kiu esprimas la urbegan vivostilon. Universitata eraoEn 2016 la altlernejo estis levita al universitato. Fakultatoj
La universitato havas propran mezlernejon. Elektitaj instruistoj
Elektitaj studentoj
Fontoj |