The Knack... and How to Get It
The Knack …and How to Get It (Kiel akiri la knack) estas brita komedia filmo de 1965 reĝisorita de Richard Lester en kiu stelulas Rita Tushingham, Ray Brooks, Michael Crawford, kaj Donal Donnelly. La scenaron faris Charles Wood bazita sur teatraĵo de 1962 nome The Knack: A Comedy in Three Acts de Ann Jellicoe. La filmo estis konsiderata simbola de kultura fenomeno Swinging London aŭ Swinging Sixties. Ĝi estis la unua apero en filmoj de Jane Birkin, de Jacqueline Bisset kaj de Charlotte Rampling. IntrigoEn Anglio, la tempoj ŝanĝiĝas: nune estas la mod-movado kaj la rok-muziko kiuj hegemonias. Nancy venas trajne al Londono, serĉe de junulargastejo, dum Colin malsukcesas en la seksa revolucio. Li petas al sia amiko la dando Tolen instrui al li kiel akiri la «knack» (tio estas la «trukon», la «ŝikon», la «mojozon»). Pro feliĉa hazardo, kiam li iris aĉeti pli grandan liton, Colin kaj lia nova luprenanto, Tom, renkontiĝas kun Nancy. Geaktoraro kaj roluloj
Eksteraj ligiloj |