La Tesla Model S estas elektra aŭtomobilo de firmao Tesla Motors, kiu estas prezentita je la 26-a de marto2009. Ĝi estas la unua koncepto de kvinsideja elektra aŭtomobilo en la supra mezoklaso. La laboro je la koncepto jam estis anoncita en junio 2008 sub la projektonomo Whitestar (angle: blankostelo). La prezentita konceptveturilo jam estis stirebla prototipo. Same kiel la jam produktata Tesla Roadster la energifonto de la Model S estas litio-jonaj akumulatoroj por tekokomputiloj. Tamen estas uzataj pli ol 8000 (anstataŭ, kiel en la Tesla Roadster, 6831) ĉeloj, por akiri pli grandan kapaciton. La akumulatoroj troviĝas sub la planko de la veturilo kaj estas facile interŝanĝeblaj. Krom tio Tesla por la unua fojo mem disvolvis la ĉasion kaj karoserion.