Sydney PollackSydney POLLACK (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Lafayette, Indiana, Usono; mortis la 26-an de majo 2008[1] en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro. VivoSydney Pollack naskiĝis en juda familio elmigrinta el Rusio al Usono. Lia kariero ekis komence de la 1960-aj jaroj kiel televida aktoro kaj reĝisoro. En kina filmo li aktoris unue en 1962 en la militfilmo War Hunt kune kun Robert Redford. De tiam ambaŭ amikiĝis kaj Redford estis ĉefrolulo en multaj el la filmoj, kiujn Pollack reĝisoris. Oni taksis Pollack unu el la plej inteligentaj kaj de la aktoroj ŝatataj reĝisoroj. Liaj filmoj estas el diversaj ĝenroj. Trifoje oni nomumis lin por la Oskar-premio, kiun li ricevis en 1986 por Out of Africa kiel plej bona reĝisoro. Pollack estis ne nur reĝisoro, sed ankaŭ produktoro kaj aktoro. Sydney Pollack edziĝis en 1958 al la aktorino Claire Griswold, kun kiu li havis tri infanojn. Matene de la 26-a de majo 2008 Pollack mortis, 73-jara, en sia hejmo pro kancero. Filmoj (kiel reĝisoro)
Filmoj (kiel aktoro)
Premioj
Eksteraj ligiloj
Referencoj
|