Sulpitia Cesis
Sulpitia Lodovica Cesis naskiĝis en Modeno, Italio en 1577 kaj estis monaĥino kaj komponistino. Ŝiaj gepatroj estis la Grafoj Annibale kaj Barbara Cesis. BiografioFonto de tiu teksto estas artikolo numero 11 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
VerkoŜia sola konata verko estas ok-parta volumo eldonita en 1619 kaj titolita Motetti Spirituali, kolekto de 23 sanktaj motetoj, por du ĝis dekdu voĉoj, verko kiu konserviĝas ĉe la Biblioteko Estense en Modeno. Plej multaj el tiuj motetoj estas skribitaj en la latina lingvo, nur kvar estas en la itala. Iuj esploristoj opinias, ke pro ĝia stilo ĉi tiu verko devis esti komponita plurajn jarojn antaŭ 1619. Ĝi diferencas de aliaj verkoj de tiu tempo, ĉar enhavas indikojn por instrumentoj kiel kornetoj kaj trombonoj, ne permesitaj tiam en konventoj. Eĉ la verko inkluzivas rolon por baso, kio estas interesa se konsideri, ke la muziko estis verkita por grupo de klostraj monaĥinoj. Eble ĉi tiu parto estus skribita por orgeno aŭ violo de gamba, aŭ la subaj partoj estis kantitaj oktavon pli alte ol la skribita, ĉar ŝi skribis ĉi tiun indikojn por aliaj sekcioj. La aristokratoj kaj nobeloj kutimis viziti la plej famajn konventojn por aldoni pliajn aŭskultajn spertojn al iliaj "kolektoj". Tiel Sulpitia Lodovica Cesis estas menciita en kroniko pri la vivo de Modeno verkita de Giovanni Battista Spaccini, elstara kronikisto de Modena. En liaj kronikoj la muziko de Sankta Geminiano estas menciita multfoje dum dekoj da jaroj. Sed en 1596 li priskribis festivalon kaj procesion, kiu haltis ĉe la pordego de la konvento por aŭskulti muzikon de la monaĥinoj. Ties ensemblo prezentis "ĉiajn specojn de muzikoj kaj instrumentoj " “… kaj ludis motetojn komponitajn de la propra Sulpitia Cesis…” . “…la Fratulino Sulpitia, filino de la plej klera Signoro Grafo Cesis, kiu bonege ludas la liuton, …” La motetoj de Sulpitia “…estis tre laŭdataj precipe de la Cavaliere del Cornetto” [Nicolò Rubini], konata komponisto kaj kornetisto de Modeno. Sulpitia dediĉis sian libron pri motetoj al Anna Maria Cesis, monaĥino en la monaĥejo de Sankta Lucia en Romo, iu familiano kun pli alta socia pozicio ol tiu de Sulpitia. La konvento de Anna Maria, kiel tiu de Sulpitia, ankaŭ famiĝis pro la kvalito de sia muziko. Sulpitia per sia dediĉo sugestas, ke aliaj monaĥinoj eble ĝuos ludi ŝian verkon. Ŝi esperis, ke "per la splendo kaj nobleco de via nomo ĉi tiuj malmultaj muzikaj verkoj povas esti defendataj kontraŭ la mizero de ĝiaj kritikantoj, kaj ankaŭ, ke de tempo al tempo ili estu ludataj en monaĥejoj, laŭdante nian komunan Sinjoron." La spiritaj motetoj de Sulpitia Cesis estas grava muzika kolekto, tiel por la alta ĝenerala kvalito de la verkoj, kiel por la informoj, kiujn ĝi disponigas pri la praktiko de prezentado en la italaj monaĥejoj en la komenco de la 17-a jarcento. Titoloj de Motetoj
Plia legado
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|