Skalice u České Lípy
Skalice u České Lípy (germane Langenau) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa, en Ralska montetaro, sur nura orienta limo de PPR Bohemia mezmontaro, en valo de rojo Šporka. Vivas ĉi tie 1 620 loĝantoj (2025). Super la municipo estas du dominantaj montetoj, Chotovický vrch kaj Skalický vrch. La najbaraj municipoj de la setlejo estas Okrouhlá, Slunečná, Horní Libchava, Kamenický Šenov, Chotovice, Nový Bor kaj Česká Lípa. HistorioLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
InteresaĵojSkalický vrch (484 m s. m.) – sur montopiedo estas subteraj spacoj kreitaj de ĉirkaŭ 15 kunigitaj ĉambregoj. Nuntempe temas pri regiono, kie troviĝas protektitaj vespertoj. La 4-an de septembro 2012 Regiona ofico de Regiono Liberec proklamis la areon kiel naturmemorindaĵon Skalice u České Lípy. En Svobodná Ves (odloučená část Skalice) troviĝas ampleksa loko kun printempa leŭkojo. Personecoj
Pluaj fotoj
|