Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

S/2025 U 1

S/2025 U 1
natura satelito de Urano vd
Animacio de 10 bildoj prenitaj per la Kosmoteleskopo James Webb, kun S/2025 U 1 ĉirkaŭita per flava koloro.
Animacio de 10 bildoj prenitaj per la Kosmoteleskopo James Webb, kun S/2025 U 1 ĉirkaŭita per flava koloro.
Animacio de 10 bildoj prenitaj per la Kosmoteleskopo James Webb, kun S/2025 U 1 ĉirkaŭita per flava koloro.
natura satelito de Urano
Aliaj nomoj S/2025 U 1 vd
Malkovro
Malkovrinto Maryame El Moutamid et al.
Dato de malkovro 2-a de februaro 2025
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 56 250 km vd
Periodo 0.402 tago (9.6 horo)
Fizikaj ecoj
Diametro 8-10 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo 0.05-0.10
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25.5
vdr

S/2025 U 1 estas unu el la plej malgrandaj konataj naturaj satelitoj de Urano, kun ĉirkaŭkalkulata diametro de 8 ĝis 10 km.[1] Kronologie, ĝi estas la 29-a malkovrita luno de la planedo. Ĝi orbitas ĉirkaŭ 56 250 km de la centro de Urano, inter la orbitoj de Ofelio kaj Bianko, kun 9,6 horo orbita periodo. Kiel la aliaj internaj lunoj de Urano, ĝi moviĝas en preskaŭ cirkla orbito en la ekvatora ebeno de la planedo. Ĝia malkovro estis anoncita la 19-an de aŭgusto 2025, de teamo de astronomoj gvidata de Maryame El Moutamid, kiu trovis ĝin en NIRCam-bildoj de la Kosmoteleskopo James Webb prenitaj la 2-an de februaro 2025.[2] Pro ĝia eta grandeco, ĝi aspektas ekstreme malklara kaj havas ŝajnan magnitudon en la proksima infraruĝa (H-bendo) de 25.5, tro malforta por esti vidita de la Kosmoteleskopo Hubble aŭ la sondilo Voyager 2.

Nomo

S/2025 U 1 estas la provizora nomo de ĉi tiu nenomita luno. Laŭ konvencio, la lunoj de Urano estas nomitaj laŭ roluloj el la teatraĵoj de William Shakespeare kaj Alexander Pope. Propra nomo estos donita post kiam ĝi estos aprobita de la Internacia Astronomia Unio. Kun-malkovristo Mark R. Showalter deklaris en artikolo de New Scientist en 2025, ke "estis diskutoj [pri nomo por S/2025 U 1] sed ankoraŭ ne estas mallonga listo".[3]

Orbito

S/2025 U 1 estas la 14-a konata membro de la internaj lunoj de Urano, kiuj malgrandaj lunoj kaj orbitas pli internaj ol la kvin plej grandaj lunoj de la planedo (Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanio kaj Obreno).[1] Ĝi orbitas ĉirkaŭ 56 250 km de la centro de Urano, kun revolucia periodo de 9,6 horoj.[2] Ĝi moviĝas en preskaŭ cirkla orbito en la ekvatora ebeno de la planedo. S/2025 U 1 situas ekster la rando de la interna ringsistemo de Urano, inter la orbitoj de Ofelio kaj Bianko.

Esploristoj

La plena teamo de esploristoj implikitaj en la malkovro de ĉi tiu luno: Maryame El Moutamid, Matthew M. Hedman, Mark R. Showalter, Matthew Tiscareno, Imke de Pater, Jack J. Lissauer, and Damya Souami.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 El Moutamid, Maryame, "New Moon Discovered Orbiting Uranus Using NASA's Webb Telescope", NASA, 19 August 2025. Kontrolita 25 August 2025.
  2. 2,0 2,1 . CBET 5593: S/2025 U 1. Central Bureau Electronic Telegram. Central Bureau for Astronomical Telegrams (19 August 2025). Alirita 25 August 2025 .
  3. Sparkes, Matthew, "New moon discovered orbiting Uranus is its smallest one", NewScientist, 19 August 2025. Kontrolita 26 August 2025.
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya