Roberto das Neves
Roberto Barreto Pedroso das NEVES, ĵurnalisto, verkisto, naskiĝis en 1907 en Portugalio, sed loĝis en Brazilo dum multaj jaroj post atenco kontraŭ li pro politikaj kialoj de Salazara polico en 1942. Anarkiisto li estis arestita 13 fojojn en Portugalio. Tie li kunlaboris al anarkiismaj ĵurnaloj A Batalha e O Libertário. En Brazilo li fondis kaj gvidis la Eldonejon Germinal, kiu eldonis anarkiismajn librojn. Li kunlaboris kun la anarkiismaj publikaĵoj Relações Anarquistas, Acção Directa, la anarkiisma ĵurnalo A Plebe kaj komerca ĵurnalo O Século. Li estis unu el la pioniroj por la disvastigado kaj studado de Esperanto en Brazilo. Li ankaŭ estis framasonisto kaj vegetarano. Li postlasis kelkajn verketojn, kelkajn seriozajn, kelkajn pornografiajn, sed oni akuzas lin de plagiato. Li mortis en 1981 en Rio-de-Ĵanejro. VerkaroPoemoj
Politiko
Prologoj
|