Religio en KostarikoReligio en Kostariko (2021)[1] Katolikoj (47,5%) Senreligiaj (27%) Protestantoj (21,0%) Atestantoj de Jehovo (1,4%) Mormonoj (0,3%) Islamanoj (0,1%) Aliaj (2,7%)
![]() Kostariko havas ekde la 19-a jarcento kulturon de religia toleremo, kiu permesas la evoluon kaj praktikiĝon de diversaj religioj. Ĝia religia diverseco, same kiel la kultura kaj etna, fontas de enmigrado el ĉiuj kontinentoj. 80 religioj estas praktikataj.[2][3][4] Kostariko tamen estas la sola amerika lando kun oficiala religio (katolika kristanismo). La enketo Latinobarómetro de 2017 konstatis, ke 57% de la kostarikanoj estas katolikoj, 25% protestantoj, 15% senreligiaj kaj 2% alireligiaj (ĉefe budhistoj),[5] dum similajn rezultojn donis la enketo de la Centro pri Politikaj Esploroj kaj Studoj de la Universitato de Kostariko (CIEP-UCR), kiu montris ke 52% estas katolikoj, 21.6% evangeliistoj kaj 17% senreligiaj.[1][6] La enketo CIEP-UCR de majo 2021 konstatis ke nur 47.5% estas katolikoj, 19.8% novpentekostistoj, 27% senreligiaj (ateistoj, agnostikuloj, kaj diistoj), 1.4% atestantoj de Jehovo, 1.2% "tradiciaj protestantoj," 0.3% mormonoj, kaj 0.1% islamanoj.[1] En 2023, alia enketo de Corporación Latinobarómetro donis rezultojn tre malsamajn de aliaj enketoj, kun protestanta plejmulto de 56.3%, katolikismo 26.8%, kaj senreligiaj, ateistoj, agnostikuloj 16.9% [7]. La enketoj ĝenerale montras kreskantan transiron el katolikismo en aliajn kategoriojn. La judoj, kiuj enmigris el Eŭropo komence kaj meze de la 20-a jarcento, kreis viglan komunumon de 3000 homoj, plejparte aŝkenazoj.[8] Enmigrintoj el orienta Azio, plelparte ĉinoj, tajvananoj, koreoj, kaj japanoj, kreis la plej grandan budhisman komunumon de Centra Ameriko, kun 96 000 anoj (kaj eksterlandanoj kaj konvertitaj kostarikanoj), kaj ankaŭ taoisman, kaj sinkretismon inter katolikismo, budhismo, kaj tradicia ĉina religio.[9] Enmigrintoj el okcidenta Azio - libananoj, palestinanoj, irakanoj, kaj aliaj araboj - kreis unu el la plej grandaj islamaj komunumoj de Centra Ameriko, kun 1500 anoj[10] Ĉeestas ankaŭ hinduoj,[11][12] bahaanoj,[13] ĝajnoj,[14] novpaganoj (plejparte vikanoj kaj asatranoj),[15][16] rastafarianoj,[17] sikoj,[18][19] luciferistoj[20], telemanoj, kaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj grupoj konservas ŝamanajn religiojn per buŝa tradicio. La plej konata estas la bribria religio. Referencoj
|