Mezproksima supermara alteco pli-malpli sinkas de nordo al sudo. Regiono Olomouc dividiĝas je la plej alta moravia montaro Hrubý Jeseník kun najbara Moravia-Silezia Regiono; sur montodorso de Jeseníky ankaŭ kondukas malnova landlimo inter Moravio kaj Silezio. Okcidenton kaj sudokcidenton de Regiono kovras terlangoj de Bohema-Moravia montetaro, en orienta limo leviĝas montetaroOderské vrchy. Sudorientan parton de Regiono plenigas fekundaj ebenaĵoj en teritorio nomata Haná.
De nordo al sudo tra Regiono trafluas rivero Morava, en kies riverregiono apartenas plimulto de la teritorio de Regiono. Morava enfluiĝas en Danubon, kiu ties akvojn forkondukas en Nigran maron. Randajn partojn de Regiono el nordo (malantaŭ remparo de Jeseníky) kaj nordoriente deakvigas rivero Odro ĝis Balta maro.
En Regiono Olomouc situas la plej profunda abismo en Ĉeĥio – Abismo ĉe Hranice. Interesaj naturregionoj estas Litovelské Pomoraví, naturparko Sovinecko kaj Velký Kosíř. Montetaroj Oderské vrchy kaj Nízký Jeseník estas plenaj de densaj arbaroj kaj rojoj.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Hranice na Moravě, Konice, Lipník nad Bečvou, Litovel, Mohelnice, Šternberk, Uničov kaj Zábřeh.
En Regiono estas 394 komunumoj, el tio 13 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Olomouc.
Historio
Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.
Olomouc en pasinteco rivalis kun Brno je gvidposteno en Moravio. Jam dum la epoko de la dinastio Premislidoj Moravio estis apartigita en destinojn Olomouc, Brno kaj Znojmo. Brno pli malfrue fariĝis sidejo de moraviaj landaj nobelaroj, sed ankaŭ poste la nobelaroj kunvenis alterne en Olomouc kaj Brno. Olomouc estas ankaŭ sidejo de ĉefepiskopejo, administranta la tutan Moravion.
Ekonomio
Plej multe da loĝantoj laboras en industrio. Areoj de agrikultura grundo estas ampleksaj, malgraŭ tio senlaboreco en agrikulturo senĉese malaltiĝas.