OperandoEn matematiko kaj komputado operando de operacio estas ĉiu loko (aŭ rolo) de operaciata objekto en simbola prezento de la operacio (ĉiu loko de argumento aŭ — eventuale — de rezulto). La nombro de operandoj de operacio nomiĝas ĝia valento. Ekz-e en la esprimo 2+2 estas du operandoj, kiuj ĉi-okaze estas prezentitaj per aperoj de unu sama valoro «2». Simile en komputado oni povas paroli pri operando de komando aŭ de programlingva esprimo. En tia okazo la nocio operando inkludas ankaŭ la ideon pri la memoro, el kiu estas prenata argumento aŭ kiu estas valorizota per la rezulto. Interalie, en la C-esprimo En la komando (por Intel x86) MOV DS, AX
la enhavo de la dua operando (la reĝistro |