Operaco Outward![]() ![]() Operaco Outward estis brita programo en la Dua Mondmilito por ataki Germanion pere de liber-flugantaj balonoj. Ĝi uzis malmultekostajn, simplajn balonojn plenplenajn de hidrogeno. Ili portis ĉu ŝtalkablon por ĝi elektrajn liniojn de alta tensio produktante kurtan cirkviton, aŭ fajrigajn aparatojn por startigi incendiojn en kampoj, arbaroj kaj makisoj. Totalo de 99,142 Outward balonoj estis lanĉitaj; ĉirkaŭ duono portis incendiigilojn kaj duono portis kablojn. Kompare kun las plej bone konataj fajrbalonoj de Japanio, Outward balonoj estis krudaj. Ili devis veturi multe pli mallongajn distancojn kaj tiel ili flugis pli malalte – 4 900 m, kompare kun 12,000 m – kaj havis nur simplan mekanismon por reguligi altitudon pere de laso de balasto aŭ de gaso. Tio indikas ke la balonoj estis simple amas-produktitaj kaj kostis nur po 35 ŝilingojn (proksimume ekvivalente al 94 pundoj en 2019).[1] La atakoj pere de liberflugantaj balonoj estis tre sukcesaj. Kvankam malfacile takseblaj precize, ili havis ekonomian efikon sur Germanio multe super la kosto de la brita klopodo.[2][3][4] Notoj
Bibliografio
|