Operacio (komputado)
En programlingvoj kaj do ĝenerale en komputado, operacio estas esprimilo kiu esence kondutas kiel rezulthava funkcio, tamen sintakse (interface) diferencas disde tiaj funkcioj. Operacisimboloj![]() La unua diferenco de operacioj disde funkcioj konsistas en iliaj nomoj. Operaciojn oni signas per apartaj simboloj (specialaj signoj, ekzemple En la porhomaj programlingvoj la dulokaj operacioj kutime aperas en intermeta operaciskribo; tia skribo postulas, ke la operacisimboloj havu prioritatojn. En Algolo-68 programisto povas difini siajn proprajn operacisimbolojn kaj atribui al ili prioritatojn. Enkonstruitaj operaciojBaza sortimento da operacioj kutime disponeblas en la programlingvoj «elskatole»: temas pri la operacioj aritmetikaj, buleaj, komparoj; al tiuj povas aldoniĝi operacioj por atingi komponantojn de malsimplaj datumstrukturoj, operacioj super referencoj kaj aliaj. Operacioj difinitaj de programistoLa eblo difini sian propran operacion estas sintaksa sukero, esence sufiĉas la eblo difini funkciojn; tamen kelkaj lingvoj (ekz-e Ada) ja ebligas tion. Homonimeco kaj homonimigoJam la enkonstruitaj opercisimboloj kutime estas homonimaj; ekzempe |