Open Knowledge Foundation
Open Knowledge Foundation (trad. Fondaĵo por Malferma Scio) estas neprofitcela organizaĵo laŭ brita juro kiu antaŭaenigas la liberan kulturon, pli specife la liberajn enhavojn kaj malfermajn sciojn. Ĝi estis kreita la 24-an de majo 2004 en Kembriĝo, Britio[1]. La fondaĵo publikigis la difinon de la liberaj scioj (open definition)[2] kaj kondukas nombron de projektoj, kiel CKAN, programaro kiu permesas krei katalogon de datumoj, uzataj de multnombraj instancoj por administri ilian portalon de vastaj datumoj aŭ «where does my money go », servo pri esploro de la publikaj elspezoj[3]. CelojLa celoj de la Open Knowledge Foundation estas i.a. :
LaborgrupojLa laborgrupoj de Open Knowledge Foundation arigas personojn kiuj interesiĝas pri unuopa fako de la libera scio kaj kiuj kune kunlaboras, ĉefe danke al retaj helpiloj. Tiuj laborgrupoj konsistas el tri kategorioj: Open Research (Malferma Esploro), Open Government (Malferma Registaro) kaj Open Culture (Malferma Kulturo). Malferma Kulturo
Promocio de la libera kulturoLa OKFN estas agema partnero de organizoj laborante en similaj fakoj, kiel la liberaj pedagogiaj rimedoj[4]. La OKFN estas regule konsultita por la redakto de raportoj promociante la disvolviĝon de liberaj enhavoj, ĉefe ĉe la Open Society Foundations[5] kaj por produkti pedagogiajn gvidilojn[6]. La Open Knowledge Foundation organizas ankaŭ regule lokajn renkontojn[7] Vidi ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Noto kaj referencoj
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj
|