Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Observatorio Pierre Auger

Observatorio Pierre Auger
observatorio de kosma radiado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2000 vd
Geografia situo 35° 12′ 24″ S, 69° 18′ 57″ U (mapo)-35.206666666667-69.315833333333Koordinatoj: 35° 12′ 24″ S, 69° 18′ 57″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Situo Malargüe Department
Observatorio Pierre Auger (Argentino)
Observatorio Pierre Auger (Argentino)
DEC
Map
Observatorio Pierre Auger
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Observatorio Pierre Auger (jen esperante, hispane ekzakte same) estas internacia observatorio de kosma radiado en Argentino desegnita por detekti ultra-altenergiajn kosmajn radiojn: subatomaj partikloj vojaĝantaj preskaŭ je la lumrapido kaj ĉiu kun energioj preter 1 EeV (1018 elektronvoltoj). En la tera atmosfero tiaj partikloj interagas kun aernukleoj kaj produktas diversajn aliajn partiklojn. Ĉi tiuj efikaj partikloj (nomataj kosmoradia kaskado (d) aŭ "aerduŝo") povas esti detektitaj kaj mezuritaj. Sed ĉar ĉi tiuj altenergiaj partikloj havas laŭtaksan alvenfrekvencon de nur po 1 por km² por jarcento, la Observatorio Auger kreis detektareon de 3000 km² — la grandeco de Rod-Insulo, aŭ Luksemburgio — por registri grandan nombron da ĉi tiuj eventoj. Ĝi situas en la okcidenta provinco Mendoza, Argentino, proksime al la Andoj.

Konstruado komenciĝis en 2000, la observatorio prenas produktadnivelajn datumojn ekde 2005 kaj estis oficiale kompletigita en 2008.

La observatorio estis nomita laŭ la franca fizikisto Pierre Victor Auger [PjER vikTOR oĴEː], konata interalie per la efiko de Auger. Hodiaŭ, pli ol 500 fizikistoj el preskaŭ 100 institucioj tra la mondo[1] kunlaboras por konservi kaj ĝisdatigi la lokon en Argentino kaj kolekti kaj analizi la mezuritajn datumojn. La 15 partoprenantaj landoj el Eŭropo, Suda kaj Norda Ameriko (konkreta listo de ĉiuj 15 landoj ankoraŭ mankas) dividis la konstrubuĝeton de 50 milionoj da dolaroj, ĉiu provizante malgrandan parton de la tuta kosto. Interalie la intternacia projekto estas partnero de la institucio Asocio de Esploraj Universitatoj, ankaŭ nomebla Universitata Esplora Asocio (angle Universities Research Association, mallongigite URA) kun bazo en Usono kaj iuj internaciaj membraj universitatoj.

Notoj

  1. listigo de kunlaborantoj laŭ institucioj en la oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2017-04-10. Alirita 2025-08-11 .

Eksteraj ligiloj

Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya