Observatorio Farpoint
La Observatorio Farpoint estas astronomia observatorio posedata de la Ligo de la Amatoraj Astronomoj de Nord-Orienta Kansaso (angle Northeast Kansas Amateur Astronomers' League : NEKAAL) Ĝi situiĝas sur la tereno de la Mission Valley High School en Eskridge (Kansaso, Usono), proksime de Auburn, 34 km sud-oriente de Topeka. Ĝia IAU-kodo estas 734.[1] Tie laboras la teamo de la Farpoint Asteroid Search Team (FAST), kiu malkovris pli ol 330 asteroidojn, el kiuj plurajn apud-terajn objektojn. La NEKAAL ricevis stipendion de 56 000 $ de NASA[2] por sia projekto de sekvo de apud-teraj objektoj, en la celo akiri kaj instali ĉe Farpoint la teleskopon de Pitt de la Universitato de Kansaso.[3] Post renovigo, tiu teleskopo havas aperturo de 68,6 cm, longo de 2,80 m kaj maso de 725 kg. La asteroido 23989 Farpoint [4] estis nomita en honoro de tiu observatorio. Notoj kaj referencojEksteraj ligiloj |