Dum la unua kunveno de la Nederlandsch-Indische Vereeniging Sterrekundige (Nederlanda Hindia Astronomia Societo), en la 1920-aj jaroj, estis konsentita, ke oni bezonas observatorion por astronomiaj studoj en la Nederlanda Hindio. El ĉiuj eblaj lokoj en la indoneziainsularo, oni elektis teanplantejon en Malabar je kelkaj kilometroj de Bandungo, en la monteta nordo de la urbo kun plena vido al la ĉielo kaj aliro al la urbo supoze iĝonta la nova ĉefurbo de la kolonio, anstataŭ Batavia (la nuna Ĝakarto).
La observatorio estas nomita laŭ la posedanto de la tea plantejo : Karel Albert Rudolf Bosscha, filo de la nederlandafizikistoJohannes Bosscha kaj grava kontribuanto al la evoluo de scienco kaj teknologio por la Nederlanda Hindio, kiu proponis ses hektarojn el sia posedaĵo por la nova observatorio.
Aviada vido de la Observatorio Bosscha
La konstruo de la observatorio komencis en 1923 kaj finis en 1928. De tiu tempo, oni faris senĉesan observon de la ĉielon. La unua internacia publikaĵo pri Bosscha estis eldonita en 1932. La observadoj ĉesis dum la dua mondmilito. Post la milito, gravaj rekonstruoj estis necesaj.
Teleskopo kun spegulo de 75 cm, ĉefa fokusa distanco de 2,5 m kaj ĝustiga lenso de 50 cm de diametro. Ĝi estas uzata por studi la galaksiajn strukturojn, la stelajn spektrojn, asteroidojn, supernovaojn ; ĝi estas ekipita per spektrometra prismo kun angulo de 6,1°, registrilo sur filmo kaj impresometro (aparato por mezuri la impreseblecon de fota filmo).
Refraktoro kun objektivo de 37 cm, ĉefa fokusa distanco de 7 m uzita por determini la stelajnmagnitudojn, mezuro de kosmaj distancoj kaj fotometriaj studoj pri la eklipse duopaj steloj, bildigo de Suno kaj Luno.
Radioteleskopoj : ĉefe radioteleskopo de 2,3 metroj, alĝustigita por la ondolongo de 21 cm ; tiel tiu radioteleskopo taŭgas por la observo de la neŭtra hidrogeno en nia Galaksio kaj en ekstergalaksiaj objektoj.[3]
La luma poluo fariĝas pli kaj pli perturba pro la kreska nombro da loĝejoj kaj komercaj centroj ĉirkaŭ Lembang, Samtempe la manko de monrimedo minacas tion, kiu estas rigardita kiel la ununura observatorio en ekvatora regiono.[4]