Neustadt an der Waldnaab![]() ![]()
Neustadt an der Waldnaab (oficiale Neustadt a.d.Waldnaab) estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neustadt an der Waldnaab kaj en la distriktaro Supra Palatinato de la federacia lando Bavario, norde de la eksterdistrikta urbo Weiden en Supra Palatinato, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Urbo kaj distrikto estas parto de la historia regiono kaj nuna administra distriktaro Supra Palatinato. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 6057 loĝantojn. Samtempe la urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Neustadt an der Waldnaab - administra ligo de la najbaraj urba komunumo Parkstein kaj neurbaj komunumoj Kirchendemenreuth, Püchersreuth, Störnstein kaj Theisseil (la urbo Neustadt estas la administra centro de la komunumaro, sed mem ne apartenas al ĝi) por komuna plenumo de pluraj centraj servoj. GeografioLa urbo situas en la naturparko Nördlicher Oberpfälzer Wald, ĉe la enfluejo de la rivero Floß al rivero Waldnaab. La historia centro de la urbo situas sur gnejsaj rokoj inter la du riveroj. ![]() ![]() ![]() ![]()
|