Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Moskvo en Usono

Mapo de Usono

Nomon Moskvo (angle Moscow) en Usono havas 22 setlejoj, nomataj samkiel la ĉefurbo de Rusio. Iliaj originoj, grandecoj, kvantoj de loĝantaro estas malsamaj. Inter ili estas nur unu reala urbo Moskvo en ŝtato Idaho, en kiu kromalie funkcias loka universitato.

La ĉefa kialo, ke pli ol 20 urboj en Usono nomiĝas Moskvo, estas tio, ke aliaj popularaj toponimoj siatempe jam estis uzitaj en ceteraj kolonioj.

Nur unu urbeto nomata Moskvo en Nov-Jorkio ŝanĝis sian nomon kaj nun estas konata kiel Leicester. Loĝantoj de aliaj setlejoj neniam proklamis deziron ŝanĝi nomon de sia loĝloko kaj eĉ fieras pri ĝi.

En malsamaj partoj de la lando la prononco de la anglalingva vorto Moscow estas malsama. Ekzemple, en la sudo, ĝi estas tiel malsama al la tradicia, ke oni ofte ne komprenas, pri kiu urbo temas.

Vidu Ankaŭ

Subŝtatoj de Usono

Libraro

Eksteraj ligiloj

Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya