Kosmoflugo![]() ![]() Kosmoflugo estas flugo en aŭ tra kosmo. Kosmoflugo povas okazi per kosmoŝipo, kun aŭ sen homoj surŝipe. Ekzemploj de homa kosmoflugo inkluzivas la rusan programon Sojuz, la usonan programon Space Shuttle, kaj la daŭrantan Internacian Kosmostacion. Ekzemploj de senhoma kosmoflugado inkludas kosmosondilojn, kiuj forlasas teran orbiton, kaj ankaŭ satelitoj en orbito ĉirkaŭ la tero, ekzemple komunikaj satelitoj. Tiuj funkcias per teleregado aŭ estas plene aŭtonomaj. Motivoj de kosmoflugado![]() La motivoj por komenci kosmoveturadon meze de la 20-a jarcento estis pluraj, ekde politika prestiĝo (en- kaj eksterlanda) al demonstrado de teknika supereco (inter ŝtatoj). Oni eĉ esperis mini valorajn mineralojn sur Luno aŭ asteroidoj. En la 21-a jarcento la motivoj iom ŝanĝiĝis kaj estas ekzemple jenaj:
Pluraj eroj el ĉi tiu listo estas realaĵo, aliaj ankoraŭ esplorataj aŭ evoluigataj. HistorioTeoriaj konsideroj![]() La unua teoria propono de kosmoflugo uzanta raketojn publikigis la skota astronomo kaj matematikisto William Leitch, en eseo de 1861 nome "A Journey Through Space" (Vojaĝo trakosma).[1] Plej bone konata estas la verko de Konstantin Ciolkovskij (1857–1935), kiu jam en la 19-a jarcento matematike esploris la fizikan bazon de kosmoflugado kaj formulis la raketan ekvacion, kiu priskribas unu-ŝtupan raketon kun konstanta eligo de brulaĵo. Lia laboro "Исследование мировых пространств реактивными приборами" (Esplorado de la kosma spaco pere de reakciaj aparatoj), publikigita en 1903 trovis nur moderan intereson. Hermann Oberth (1894–1989) sendepende retrovis la ekvacion kaj konceptis plurŝtupan raketon, kiu pli efike uzas la energion de la brulaĵo. Praktikuloj kiaj Robert Goddard kaj Max Valier en la 1920-aj jaroj eksperimentis per raketoj kun likva brulaĵo. Kosmoflugado iĝis inĝeniera eblo pere de la publikigo fare de Robert H. Goddard en 1919 de sia artikolo A Method of Reaching Extreme Altitudes (Metodo atingi ekstremajn altitudojn). Lia aplikado de la ajuto de de Laval al likv-energiaj raketoj plibonigis sufiĉan efikecon por ke interplaneta veturado ebliĝu. Li montris en la laboratorio ankaŭ ke la raketoj funkcias ankaŭ en la vakuo de la kosmo; [specife] tamen, lian laboron oni ne atentis serioze fare de la publiko. Lia klopodoj por sekurigi armean kontrakton por raket-pelita armilo en la Unua Mondmilito estis malsukcesigita pro la batalĉeso de la 11a de Novembro 1918 kun Germanio. Laborante pere de privata financa subtenado, li estis la unua kiu lanĉis likv-energian raketon en 1926. La artikoloj de Goddard estis tre influaj internacie en sia fako. Militoj kaj postmilitoEn Germanio oni komencis studi la raketan teknikon en la 1930-aj jaroj por eviti la malpermeson de la traktato de Versajlo pri konstruado de potencaj pafilegoj. Dum la Dua mondmilito Nazia Germanio lanĉis la unuajn A4/V2-raketojn por ataki Londonon kaj aliajn urbojn, sed la efiko estis malgranda. Dum testa flugado en Junio 1944 unu tia raketo atingis kosmon je altitudo de 189 kilometroj (102 navigaj mejloj), iĝante la unua objekto en la homara historio kiu faris tion.[2] ![]() Tamen Usono kaj Sovetio ekkonis la eblan utilon de rakete portataj atombomboj kaj utiligis ne nur la dokumentojn, sed ankaŭ la spertulojn de konkerita Germanio por apliki kosmoflugadon al militaj celoj. Fine de la Dua Mondmilito, plejmulto el la teamo de la raketoj V-2 inkludante la ĉefan Wernher von Braun kapitulacis al Usono, kaj estis translokigitaj por labori por usonaj misiloj en tio kio iĝis la Army Ballistic Missile Agency (Armea Pafmisila Agentejo), kiu produktis misilojn kiel Juno I kaj Atlas. Komence la militteknika signifo de kosmoflugado estis pli propaganda kaj prestiĝa ol reala, ĉar la kostoj estis tro altaj por grandskala apliko. La Sputnik-ŝoko de 1957 konvinkis Usonon, ke necesas energie esplori pri kosmoflugado. La perfektigo de interkontinentaj raketoj portantaj atombombojn iĝis unu el la ĉefaj faktoroj de la malvarma milito. En tiu epoko ankaŭ Sovetunio regata de Josif Stalin estis disvolviganta interkontinentajn pafmisilojn kiuj povis kunporti atomarmilojn kiel kontraŭatako al la bomboplanoj de Usono. Sergej Korolov, influita de la verkaro de Ciolkovskij iĝis la ĉefdesegnanto de raketoj; derivitojn de liaj misiloj R-7 Semjorka oni uzis por lanĉi la unuan artefaritan sateliton el la Tero en la mndo, nome Sputnik 1, la 4-an de Oktobro, 1957, kaj poste la unuan homon al orbito de la Tero, nome Jurij Gagarin per la Vostok 1, la 12an de Aprilo, 1961.[3] La unua usona satelito estis Explorer 1, lanĉita la 1an de Februaro, 1958, kaj la unua usonano en orbito estis John Glenn per la Friendship 7 la 20an de Februaro, 1962. Kiel direktoro de la Marshall Space Flight Center, Von Braun superrigardis la disvolvigon de la pli grandan klason de raketoj nomitaj Saturn, kiu ebligis, ke Usono sendu la unuajn du homojn, nome Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin, al la Luno kaj reen per la Apollo 11 en Julio 1969. Samtempe, Sovetunio sekrete klopodis sed malsukcesis disvolvi la raketon N1, kiu supozeble ebligus ilin kapablon surterigi homojn sur la Lunon. Ekde tiam kosmoflugo estis amplekse uzata por sendi satelitojn en orbiton ĉirkaŭ la Teron por ampleksa gamo de celoj, por sendi senhomajn kosmoŝipojn esplorantan la kosmon trans la Luno kaj por havi kontinuan homan ĉeestadon en la kosmo per serio de kosmostacioj, el la Programo Salut ĝis la Internacia Kosmostacio. Kiam en 1975 okazis la Apolo-Sojuza eksperimento, usona Apolo-ŝipo kaj sovetia Sojuz-ŝipo kupliĝis enkosme por demonstri kunlaboradon inter la du regnoj. La kunlaborado vere daŭriĝis nur post 1990, kiam unue usonaj kosmopramoj flugis al kosmostacio Mir kaj poste rusaj Sojuz-ŝipoj provizis la Internacian Kosmostacion. Privata kosmoflugadoJam dum la malvarma milito ekzistis privataj, komercaj tersatelitoj, tamen lanĉitaj per registaraj raketoj. La unua komplete privata projekto estis SpaceShipOne, kiu la 21-an de junio 2004 transiris la formalan kosman limon de 100-km-a alto, sed ne atingis orbiton. La 28-an de septembro 2008 la kompanio SpaceX sukcese lanĉis raketon, kiu enorbitigis sateliton. Gravaj eventoj en la historio de kosmoflugado![]()
FazojKosmolanĉo![]() Raketoj estas la nuraj rimedoj nuntempe kapablaj atingi orbiton aŭ eĉ transen. Aliaj senraketaj kosmolanĉaj teknologioj estas konstruotaj, aŭ restas for de orbitatingaj rapidoj. Raketlanĉo por kosmoflugo kutime startas el kosmodromo, kiu povas esti ekipita per lanĉokompleksoj kaj lanĉoplatformoj (lanĉejoj) por vertikalaj raketlanĉoj kaj vojoj por el- kaj sur-terigoj de portaviadiloj kaj flugilhavaj kosmoŝipoj. Kosmodromoj estas tre for el homaj loĝlokoj pro la enorma bruo kaj sekurectialoj. ICBM-oj havas variajn specialajn lanĉinstalaĵojn. Lanĉo estas ofte limigita al precizaj lanĉfenestroj. Tiuj fenestroj dependas de la pozicio de ĉielaj korpoj kaj orbitoj relativaj al la lanĉejo. La plej granda influo estas ofte la rotacio de la Tero mem. Post la lanĉo, orbitoj estas normale ene de relative konstantaj ebenaĵoj je angulo fiksita al la akso de la Tero, kaj la Tero mem rotacias ene de tiu orbito. Lanĉoplatformoj (lanĉejo) estas fiksa strukturo dezajnita por elsendi aviadilajn vehiklojn. Ĝi ĝenerale konsistas el lanĉoturo kaj flamotranĉeo. Ĝi estas ĉirkaŭita de ekipaĵaro uzata por starigi, energiliveradi, kaj bontenadi lanĉotajn vehiklojn. Antaŭ la lanĉo, la raketo povas pezi multajn centojn da tunoj. La Kosmopramo Columbia, per STS-1, pezis 2 030 tunojn dum la elteriĝo. KosmatingoLa plej ofte uzata difino de ekstera spaco estas ĉio trans la Linio de Kármán, kiu estas 100 km super la surfaco de la Tero. Usono foje difinas la eksteran spacon kiel ĉio trans 50 mejloj (80 km) de altitudo. Raketmotoroj estas la nuraj nuntempaj praktikaj rimedoj kosmatingi. Konvenciaj aviadilaj motoroj ne povas kosmatingi pro la manko de oksigeno. Raketmotoroj elpelas pelaĵojn por havigi antaŭenirigan puŝ-forton kiu generas sufiĉan "delta-v" (ŝanĝo en rapideco) por atingi orbiton. Por homportaj lanĉosistemoj kutime oni aldonas lanĉeskapajn sistemojn por ebligi al konmonaŭtojn eskapi okaze de krizo. AlternativojOni proponis diversajn rimedojn por kosmatingo aliajn disde la raketmotoroj. Ideoj kiel la kosmolifto, kaj la momanta kosmoligo, same kiel la "rotovatoroj" aŭ la ĉielhokoj, postulas novajn materialojn multe pli fortajn ol ajna nune konata materialo. Elektromagnetaj lanĉiloj kiel "lanĉobukloj" povus esti funkcieblaj pere de nuntempa teknologio. Aliaj ideoj estas raket-helpitaj aviadil/kosmaviadiloj kiel la Reaction Engines Skylon (reakcimotoroj Skylon, nuntempe en ankoraŭ frua stato de disvolvigo), kosmooŝipoj pelitaj per "scramjet" (supersona statoreaktoro) kaj kosmooŝipoj pelitaj per raket-bazita kombinita ciklo. Oni proponis ankaŭ paflanĉado por kargo. Eliriga orbito![]() ![]() Atingi fermitan orbiton ne estas esenca al lunaj kaj interplanetaj vojaĝoj. Fruaj sovetuniaj kosmovehikloj sukcese atingis tre altajn altitudojn ne atingante orbitojn. NASA konsideris lanĉi misiojn de la programo Apollo rekte al lunaj vojoj, sed finfine ĝi adoptis la strategion unue eniri en provizora parkejan orbiton kaj poste fari aparte trairi kelkajn orbitojn poste al lunaj vojoj.[5] La alproksimiĝo al parkeja orbito ege simpligis la planadon de la misioj Apollo en kelkaj gravaj vojoj. Ĝi funkciis kiel "tempobremsilo" kaj esence plilarĝigis la disponeblajn lanĉfenestrojn. La parkeja orbito havigis al la kosmoŝipanoj kaj kontrolistoj kelkajn horojn por akurate kontroli la kosmoŝipon post la lanĉostresoj antaŭ engaĝiĝi por longa vojaĝo al la Luno.[5] La misioj de la projekto Apollo minimumigis la malprofiton de la parkeja orbito retenante sian altitudon tiom malalte kiom eblis. Por ekzemplo, Apollo 15 uzis malkutime malaltan parkorbiton de 92.5 nmi × 91.5 nmi (171.3 km × 169.5 km), kiu ne estas eltenebla por tre longe pro la frotado kun la Tera atmosfero, sed la kosmoŝipanaro pasigis nur tri horojn antaŭ restartigi la trian staton de la S-IVB por atingi lun-ligitan vojon.[6] Robotaj misioj postulas nek misi-nuligan kapablon nek radiad-minimumigon, kaj ĉar nuntempaj lanĉuloj rutine trafas "momentajn" lanĉofenestrojn, kosmoflugaj klopodoj al la Luno kaj al aliaj planedoj ĝenerale uzas rektan injekcion por maksimumigi la plenumadon. Kvankam kelkaj el tiuj klopodoj povus kosti iom dum la lanĉosekvenco, ili ne kompletigas unu aŭ pliajn plenajn parkorbitojn antaŭ la startigo de injekcioj kiuj portu ilin al la Tero por eliri el la ekstera vojo. La rapideco eliriga el ĉiela korpo malpliiĝas laŭ la altitudi super tiu korpo. Tamen, estas pli energi-efika por kosmoŝipo startigi sian energion tiom proksime al la grundo kiom eblos; vidu la efikon de Oberth kaj referencon.[7] Tiu estas alia maniero klarigi la plenuman malprofiton asocian kun la establado de sekura perigeo de parkeja orbito. AstrodinamikoAstrodinamiko estas la studo de kosmoflugaj vojaroj, aparte ĉar ili rilatas al efikoj de gravito kaj de elpelo. Astrodinamiko ebligas kosmoŝipon alveni al sia celo akurate ne uzante troan kvanton de elpelila materialo. Eble oni povas bezoni orbitmanovran sistemon por reteni aŭ ŝanĝi orbitojn. Neraketaj orbitelpelaj metodoj estas efikoj de sunveloj, magnetaj veloj, plasmo-bobelaj magnetaj sistemoj, kaj uzado de gravitaj katapultoj. Transigo de energioLa termino "transigo de energio" signifas la totalan kvanton de energio transigita de raket-etapo al ĝia kargo. Tio povas esti la energio transigita de unua etapo de lanĉo-veturilo al supra etapo plus la kargo, aŭ de supra etapo aŭ de apogea motoro de kosmoŝipo al kosmoveturilo.[8][9] Atingo de kosmostacio![]() Por atingi kosmostacion, kosmoŝipo devas alveni al la sama orbito kaj alproksimiĝi je tre proksima distanco (ekz. ene de vida kontakto). Tion oni faras pere de aro de orbitaj manovroj nomitaj "kosma rendevuo" aŭ "kosma renkontiĝo", depende ĉu ĝi okazos aŭ jam realiĝis. Post la renkontiĝo kun la kosmostacio, la kosmoveturilo albordiĝas aŭ alligiĝas kun la stacio. Albordiĝo referencas al kunigo de du apartaj neflugantaj kosmovehikloj,[10][11][12][13] dum alligiĝo referencas al kunig-operacioj laŭ kiuj neaktivan vehiklon oni metas sur la kuniginterfaco de alia kosmovehiklo uzante robotan brakon.[10][12][13] RevenoVehikloj en orbito havas grandajn kvantojn de kineta energio. Tiun energion oni devas forŝuti se la vehiklo devas surteriĝi sekure ne vaporiĝinte en la atmosfero. Normale tiu procezo postulas specialajn metodojn por protektiĝis kontraŭ aerodinamika varmigo. La teorio kiu subtenas la revenon de kosmoŝipoj estis disvolvigita de Harry Julian Allen. Baze sur tiu teorio, revenantaj vehikloj havas seneĝajn formojn kontraŭ la atmosfero je sia reveno. Seneĝaj formoj signifas, ke nur malpli ol 1% de la kineta energio rezultas en varmigo kiu atingas la vehiklon, dum la cetero varmigas for en la atmosfero. Surteriĝo, surmariĝo kaj rekuperoLa kajutoj de la projektoj Merkuro, Gemini, kaj Apollo surmariĝis en oceanon. Tiuj kajutoj estis dezajnitaj por surteriĝi je relative malaltaj rapidoj kun la helpo de paraŝutoj. Sovet/rusaj kajutoj por la kosmoŝipoj Sojuz uzis grandajn paraŝutojn kaj bremsoraketojn por surteriĝi. Kosmaviadiloj kiel la Space Shuttle surteriĝas kiel glisilo. Post sukcesa surteriĝo oni povas rekuperi la kosmoŝipon, ĝiajn okupantojn, kaj ĝian kargon. En kelkaj okazoj, la rekupero okazis antaŭ surteriĝo: dum kosmoŝipo estas ankoraŭ descendante sub sia paraŝuto, oni povas elkhoki pere de speciala dezajnita aviadilo. Oni uzis tiun mezaeran rekuperan teknikon ekzemple por repreni la filmujojn de la spionaj satelitoj Corona. Specoj de kosmoflugoOni distingas diversajn tipojn de kosmoflugado depende de la celo (komerca, esplora, milita), ŝipanaro (homa, senhoma), distanco (parabola, orbita, interplaneda, interstela). ProjektojDefioj de kosmoflugoLa teknikaj defioj de kosmoflugado estas grandaj kaj postulas enormajn elspezojn. Ili estas precipe:
![]() ![]()
Scienc-fikcia literaturo![]() Kosmoflugoj estas ŝatata temo de sciencfikcio (SF); ekzemplo estas la SF-serioj pri Perry Rhodan kaj pri Star Trek. Eble la unuaj SF-verkoj pri kosmoflugo estis "De Tero al Luno" (De la Terre à la Lune) de Jules Verne kaj ĝia daŭrigo "Ĉirkaŭ la Luno" (Autour de la Lune). Kvankam kelkaj teknikaj detaloj estas nerealismaj, la noveloj ĝuste prezentas bazajn faktojn, ekzemple la proksimuman daŭron de la vojaĝo. Iuj kosmoflugaj SF-rakontoj estas nur enkosmaj aventuroj, kiuj egale povus okazi surtere; al tiuj eble kalkuliĝu la serio pri la Rustimuna Ŝtalrato. Aliaj fokusiĝas al specialaĵoj de kosmoflugo, ekzemple sengraviteco aŭ senaereco, aŭ profitas de la temo "izoliteco dum kosmoflugo", analoga al tiu de iamaj transoceanaj ŝipvojaĝoj. Multaj SF-rakontoj supozas iun teknikon, kiu permesas vojaĝadon inter steloj aŭ eĉ inter galaksioj kaj evitas la limigon de la flugrapido pere de la lumrapido. Ili havas problemojn eviti certajn paradoksojn, kiuj sekvus el tia tekniko. En Esperanto estas tradukoj kaj originalaj SF-rakontoj kiel ekzemple Esperanto en la kosmo (esperanto kaj germana eldonoj, senpage elŝutebla Arkivigite je 2018-02-26 per la retarkivo Wayback Machine). Vidu ankaǔReferencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
NotoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Astronautica en itala Vikipedio, Spaceflight en angla Vikipedio kaj Raumfahrt en germana Vikipedio. |