Emblemo de la reta KomputekoKovrilpaĝo de la libra eldono 2008 de KomputekoKovrilpaĝo de la libra eldono 2012 de Komputeko
Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas seplingva (Esperante, angle, nederlande, germane, france, hispane, kaj pole), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj.
Ĝi ankaŭ konsideras la terminologion uzatan en la Vikipedio.
La iniciatinto de la projekto, Yves Nevelsteen, interalie aliĝis al la esperantigaj tradukskipoj de OpenOffice.org, Ipernity kaj Drupalo kun la celo disponigi la konkludojn de tiuj ĉi skipoj al pli granda rondo pere de la Komputeko.
Celoj de la projekto
Plibonigo de la lingvouzo de la esperantistaro
Komputeko disponigas al la esperantistaro senpagan referencoverkon pri komputilaj terminoj. Tiel la iniciatintoj esperas plibonigi la lingvouzon de la esperantistoj, specife kiam temas pri komputilaĵoj. Ankaŭ ili kunlaboras kun vortaristoj por pliampleksigi kaj revizii iliajn verkojn.
Tro ofte esperantistoj uzas anglajn terminojn, simple ĉar ili ne konas, nek facile retrovas taŭgajn terminojn en Esperanto. Tiuj terminoj tamen ekzistas, ni ilin do uzu.
Protekti lingvojn kaj kulturojn
La projekto Komputeko ne nur celas esperantistojn. Ĝi volas doni al tradukistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj interesitoj plurlingvan referencoverkon pri komputilaj terminoj el aŭ al siaj gepatraj lingvoj.
En la nederlanda lingvo, ekzemple, ja ekzistas retaj fakvortaroj pri komputilaj vortoj. Tamen plej multaj retejoj celas nur klarigi la terminojn kaj ne vere zorgas pri fontindikoj, alternativoj kaj korekta skribmaniero. Komputeko volas esti konstante ĝisdatigita profesie uzebla retejo kiu helpas interesitojn uzi ĝustan lingvon.
Malkovrigi Esperanton
Ĉar Esperanto estas en Komputeko la plej kompleta kaj plej bone ellaborita lingvo, uzanto de la retejo povus konvinkiĝi ke Esperanto vere funkcias kiel neŭtrala interlingvo, eĉ por komunikado pri komputilaj terminoj. Tial la uzantointerfaco estas havebla en pluraj lingvoj.
OpenOffice.org-labordosiero kaj konkludoj de diskutoj en dissendolistoj kaj dum la kunveno de la tradukskipo en Cambridge.
CB
693
Malneta eldono de komputila terminaro de Christian Bertin, eldonita de li mem. Estas tre interesa fonto por kompari, ĉar la verko datas de la jaro 1985. Multaj tradukoj kiujn proponas s-ro Bertin hodiaŭ ankoraŭ estas uzataj.
TV
648
Teknika Vortaro angla – pola – Esperanto de Jerzy Wałaszek. La vortaro bedaŭrinde ne plu estas havebla en interreto.
oktobro 2006: unua eldono kun pli ol 2600 terminoj
januaro 2007: unua versio de la provretejo kun pli ol 3.000 terminoj
julio 2007: propra retregiono kun pli ol 4.000 terminoj; surpapera broŝuro por provlegado
septembro 2007: ĝisdatigo de la retejo, aldono de kromaj 500 terminoj
novembro 2007: aldono de multaj nacilingvaj terminoj. Aperas nun 6000 tradukoj en Esperanto, 5000 en la nederlanda, 3700 en la franca kaj 3450 en la germana. Ekzistas unua varianto kun la hispana, kataluna kaj pola lingvoj.
januaro 2008: ĝisdatigo de la esperantaj tradukoj. Aperas nun pli ol 6630 tradukoj.
majo 2008: akademiano Maŭro La Torre provlegis la tutan kolekton kaj kromtradukis pli ol 500 terminoj. Aperas nun en Komputeko pli ol 7500 tradukoj. Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius prezentiĝis Komputeko-libreto en formato A5, 92 paĝoj.
aprilo 2012: nova eldono de la Komputeko-libreto aperis kaj estis prezentita dum Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Temas pri verko kun 7800 kapvortoj kaj pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. En ĝi aperas ankaŭ bildvortareto kaj listo kun plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj en pluraj lingvoj. Ankaŭ la retejo de la projekto estas ĝisdatigita.
decembro 2013: ĝisdatigo de la reta versio. Estas nun en Komputeko tradukoj por pli ol 8500 prikomputilaj terminoj usonanglaj.
februaro 2015: ĝisdatigo de la reta versio. Estas nun en Komputeko tradukoj por pli ol 8800 prikomputilaj terminoj usonanglaj. Komenciĝas ampleksigo kaj plibonigo de la germanaj tradukoj.
junio 2015: aldoniĝis la franca kaj la germana kiel lingvoj de la fasado (uzanto-interfaco)
novembro 2015: ĝisdatigo de la datumbazo. Aperas nun en Komputeko 8900 tradukoj al Esperanto, 5100 al la nederlanda, 3900 al la franca kaj 3600 al la germana.
julio 2016: lanĉiĝis novigita interfaco de la Esperanta versio. Aldoniĝis interalie informoj pri ĉapelitaj literoj por diversaj operaciumoj kaj la du libroj (versioj 2008 kaj 2012) estas elŝuteblaj kiel PDF)
aŭgusto 2016: ĝisdatigo de la datumbazo: 9050 tradukoj al Esperanto. Aldoniĝis la funkcio aŭtomate ĉapeligi vortojn kiam oni tajpas ikse. Tial tiu ĉi ĝisdatigo de la datumbazo en la retejo estis sen la versioj kun x-oj.
junio 2017: aldoniĝis la hispana lingvo (fasado + terminoj). Lanĉiĝis novigita interfaco de la angla, nederlanda kaj franca versioj.
oktobro 2017: ĝisdatigo de la datumbazo: 9963 tradukoj al Esperanto.
aprilo 2018: ĝisdatigo de la datumbazo: 10 061 tradukoj al Esperanto.
julio 2018: ŝanĝo de HTTP- al HTTPS-retejo, prepare al instalado de WordPress
novembro 2018: aldoniĝis la pola lingvo (fasado + terminoj). Ĝisdatigo de la datumbazo: 10 148 tradukoj al Esperanto.
24 majo 2020: lanĉo de tutnova retejo, kreita de Robin van der Vliet. 11 000 tradukoj al Esperanto + multaj korektoj.
↑Fontindikoj menciitaj en la Komputeko-retejo, la 18-a de oktobro 2017
↑Privata mesaĝo de Ulrich Matthias al Yves Nevelsteen pere de Facebook Messenger 20171027: Mi ja menciis Komputekon jam en la unua eldono, ĉar mi vere povis ĉerpi el ĝi kelkajn tre utilajn terminojn.
↑Mesaĝo al la Telegram-grupo de la projekto 2025-02-03
↑GNOME-vikio, oficiala informa paĝo pri tradukado de GNOME al Esperanto