Hafsa bint Umar
Ḥafsa bint Umar (en araba حفصة بنت عمر ) (ĉ. 605-665) estis edzino de islama profeto Mohamedo ṣalla llāhu ʿalay-hi wa-alehe-wa-sallam (arabe: صلى الله عليه و آله وسلم) kaj tiele Patrino de Kredantoj. Hafsa estis filino de Umar ibn al-Ĥattab kaj Zajnab bint Mazun. Ŝi naskiĝis "kiam Kurajŝoj estis konstruante la Hejmon [Kaabo], kvin jarojn antaŭ la sendo de la Profeto," t.e., en 605.[1] Ŝi estis dekomence edzino de Ĥunais ibn Hudhaifa sed vidviniĝis en Aŭgusto 624.[2] Post Hafsa kompletigis sian iddah (atendoperiodo), ŝia patro Umar proponis ŝin al Uthman ibn Affan, kaj poste al Abu Bakr; sed ambaŭ malakceptis. Umar plendis antaŭ Muhammad kaj tiu akceptis ŝin.[3] Muhammad edziĝis al Hafsa en Ŝaaban AH 3 (fine de Januaro aŭ komence de Februaro 625).[4] Per tiu geedziĝo, Muhammad plifortigis siajn ligojn kun Umar, kiu tiam iĝis lia bopatro. Laŭ Islama tradicio, Hafsa ludis gravan rolon en la standardigo de la teksto de la Korano.[5] Same ŝi respondecas pro la rakonto de sesdek haditoj el Muhammad.[6] Notoj
|