Germana pri-elmigrinta domo
![]() La Germana pri-elmigrinta domo ("Deutsches Auswandererhaus") estas muzeo en Bremerhaven, Germanio, pri la diversepoka elmigrado, precipe de germanoj en Usonon. La Germana pri-elmigrinta domo estas betonkonstruaĵo de utiligebla areo de 4200 m² kaj situas rekte ĉe Neuer Hafen (nova haveno) kontraŭ la zoologi-parko Zoo am Meer. Dum rondirado al vizitanto estas montrataj la unuopaj stacioj de elmigrado. Diversaj datumbankoj povas esti konsultataj senpage. La inaŭguro okazis en la 8-a de Aŭgusto 2005. La plano por la muzeo devenas de la Hamburga arĥitekturejo Studio Andreas Heller. DistingojEn 2007 la muzeo honoriĝis per la prestiĝa Premio plej bona eŭropa muzeo de la Eŭropa Muzea Forumo. La Eŭropa muzeoforumo indigis precipe la "emocian komprenigadon de historio per enscenigoj". Per tio unuafoje post 15 jaroj reputaci-hava distingo denove venis al germana muzeo. Fotoj de la ekspozicio
Literaturo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
53° 32′ 43″ N 8° 34′ 27″ O / 53.54528 °N, 8.57417 °O (mapo) |