General Atomics MQ-1 Predator
![]() La General Atomics MQ-1 Predator (Predokaptanto) estas senpilota aviadilo, evoluigita fare de General Atomics Aeronautical Systems Incorporated por Usona aerarmeo. La norma homekipo por kompleta sistemo kun kvar aviadiloj konsistas el 82 homoj por 24-hora engaĝiĝo (ili deĵoras surtere en alternoj). Por la flugo necesas unu stiristo kaj du sensilaj operatoroj (aŭ manipulistoj). La direktado okazas en tera bazo, kiu havas kontakton kun Predator en 6,25-metra-Ku-kanala satela kontakto kaj C-kanala-radio. Tiu ĉi spavo estas ekipita per kameraoj por taga kaj nokta vido per infraruĝo kaj radaro. RQ-1 PredatorĜi servas por aŭ gvati aŭ skolti. MQ-1 PredatorM signifas la multflankan uzon. Tiu ĉi tipo uzeblas por gvatado kaj batalo. Ekde 1995 ĝi surhavis multespektran celsistemon, kun 2 kunportitaj AGM-114 Hellfire (kontraŭ-tankaj misiloj kun lasera gvido) por ekpafi. Teknikaĵoj![]()
Eksteraj ligiloj |