Franz Innerhofer
Franz INNERHOFER (naskiĝinta la 2-an de majo 1944 en Krimml, mortinta la 19-an de januaro 2002 en Graz) estis aŭstra verkisto kaj forĝisto. VivoInnerhofer, ekstergeedzeca infano, estis ĝis junuleco dum 11 jaroj helpservisto ĉe la farmo patra je Uttendorf,[1] antaŭ trejniĝi kiel forĝisto. Ekde 1966 Innerhofer frekventis gimnazion por laborantoj, poste li studis kelkajn semestrojn germanistikon kaj anglistikon ĉe la Salcburga universitato. Ekde 1973 li estis liberprofesia verkisto vivante en Orvieto de 1975 kaj en Arni. Ekde 1980 li estis librovendisto en Graz. Lia unua membiografia romano Schöne Tage (1974), kie legeblas pri lia malfacilegaj infanaj jaroj, furorigis lin tuj. Filmigo estis en 1982 fare de Fritz Lehner. Kiam la literatura realismo komencis eksmodiĝi je la komenco de la 1980-aj jaroj la stilo de Innerhofer pli malŝatiĝis. En 1993 li provis resukceson; lia verko Um die Wette leben malbone kritikiĝis fare de Martin Lüdke, Sigrid Löffler kaj aliaj. Laŭ ili el rakontisto sobra de duraj realoj iĝis nesekura imitanto de stilo de Thomas Bernhard kun mistikismaj tendencoj. Lia lasta teksto Das rechte Murufer pri ĉiesulinoj de Graz ne publikiĝis. Ĝi estas apatia mire nerepaciĝema kaj rezignema. En nekrologoj li taksiĝis malfacila kaj tragika persono.[2] Honoroj
Verkoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Notoj
|