Franz Hugershoff
Karl Heinrich Franz HUGERSHOFF (naskiĝinta la 1-an de septembro 1809 en Lepsiko, mortinta la 12-an de majo 1886 samloke[1]) estis fabrikanto de mekanikaj aparatoj kun firmaoj en Lepsiko kaj Moskvo. La de li elpensitaj aferoj uziĝis en kemio kaj fiziko. Krome li oficistis kiel oficiala mezuristo en Saksio. VivoLa 13-an de majo 1832 li en Zeitz edziĝis al Johanna Sophia Gerhardt.[1] Hugershoff fondis sian firmaon en 1844.[2] En 1863 de Bad Berka li iĝis honora civitano pro ofta venado kaj reklamado por tiu ĉi kuracbanloko (laŭ iniciato de la kuracbanloka doktoro Ebert).[3] Aparte li elfaris laboratoriajn pesilojn kaj aliajn aparatojn, ekz. por apotekistoj.[4] Hugershoff membris en la oficejo por mezurilagordado.[5] Hugershoff posedis firmaon nome Franz Hugershoff GmbH ĉe Schiller-strato en Lepsiko.[6], kiu postmorte translokigitis je Karolinen-strato 13 konservante la originan nomon. Transprenintoj estis liaj filoj kaj ekzistas katalogoj por multaj jarkolektoj. Ankaŭ la Universitato de Lepsiko estis inter la klientaro. Wilhelm Ostwald, nobelpremiito pri kemio, mem mendis tie pesilon.[7] Hugershoff ankaŭ gajnis multajn patentojn.[8][9] Li evoluigis aparaton por mezuro de koloroj en formo de mikroskopo.[10] Li prezentis la siaĵojn ĉe multaj foiroj enlande kaj eksterlande, ekz. en Parizo okaze de Internacia ekspozicio (1867) aŭ en Dresdeno en 1882 (Deutsche Hygiene-Ausstellung).[11].[12] La invento de la konstatilo pri kolorintenso eĉ oficiale laŭdigitis.[13] Lernoknabo lia estis Hermann Pöge. Li posedis la unuan elektroteknikan fabrikon de Saksio. Publikigaĵoj
Literaturo
NotojFontoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Franz Hugershoff germane. |