Ferenc Gilde
Ferenc Gilde, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gilde Ferenc estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Ferenc Gilde[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1928 en Szeged, li mortis la 22-an de julio 2019 en Szeged. BiografioFerenc Gilde maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Post la diplomo li estis aspiranto en Scienca Universitato Loránd Eötvös 3 jarojn apud Tibor Neugebauer, poste li doktoriĝis en la universitato kaj kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1959. Li estis asistanto en Scienca Universitato Attila József (1956–1958), lektoro (1958–1961), docento (1961–1993), katedrestro (1970–1983). Lia scienca laboro fokusiĝis pri kvantumkemia teorio de la kompleksaj kunmetaĵoj. Li edziĝis en 1953, poste filino naskiĝis. Li ricevis 2 premiojn en 1964 kaj 1977. Elektitaj kontribuoj
FontojReferencoj |