Doug CaseyDouglas R. Casey, mallonge Doug Casey, estas usona investoro, financa analizisto kaj verkisto. Li estas la fondinto kaj prezidanto de la firmao Casey Research, provizanto de per abonoj pagitaj informilaj servoj, en kiuj adoptas liberecanan aŭ libertarianisman vidpunktojn kiel la pravigo por la aĉeto de alte spekulativaj akcioj de relative malgrandaj entreprenoj (angle microcap stocks), valoraj metaloj kaj aliaj investoj. Casey eldonas la monatajn investajn informilojn The International Speculator kaj The Casey Report. [1] Casey kontribuas siajn opiniojn al diversaj retejoj kiel WorldNetDaily, [2] LewRockwell.com[3] kaj en la usona liberecana publikaĵo Libery ("Libereco"). En 1968 li diplomiĝis en Universitato Georgetown, altlernejo en la samnoma centra kvartalo de Vaŝingtono.[1] Doug Casey estas posedanto de supernacia Monda Pasporto kaj asertas ke li per la vojaĝdokumento de la Mondserva Institucio sukcesis eniri Islandon, Peruon, Polinezion kaj aliajn ŝtatojn. Libroj
Referencoj
|