Codex Egberti
![]() ![]() Kodekso de Gertruda (latine: Codex Gertrudianus), nomata ankaŭ Preĝaro de Gertruda, en okcidenta literaturo dominas difino Psalmaro de Egbert (latine: Psalterium Egberti; ne tute preciza, ĉar tio estas nomo de la ĉefteksto de la kodekso) – pergamina manuskripto forme de kodekso (kun dimensioj: 239 mm × 187 mm), konsistanta el 233 folioj kaj kudrigita en la 11-a jarcento. Nuntempe ĝi troviĝas en Museo Archeologico Nazionale en Cividale del Friuli en Italio. La kodekso konsistas el du partoj: pli malnova — farita por ĉefepiskopo de Treviro Egberto en la 10-a jarcento, kaj pli nova (el la 11-a jarcento — por princino Gertruda, filino de la pola reĝo Mjeŝko la 2-a kaj Richezo. La psalmo-libro estas ornamita per tutpaĝaj miniaturoj. La pli malnova parto Codex Egberti estas evangelistaro, ottoida libropentraĵo, kiu estis realigata inter la jaroj 980-aj kaj 993-aj en la Scriptorium de la Abatejo de Reichenau, komisiita de la ĉefepiskopo de Treviro Egberto. Temas pri la pli antikva grafika prezentado pri la ciklo de la vivo de Kristo inter tiuj atingintaj nian epokon. Historio de la psalmaroTies la plej malnova parto estis farita en la dua duono de la 10-a jarcento por la ĉefepiskopo de Treviro - Egberto (977-993). Ĝin konstituas 165 pergamenaj folioj kun 60 libropentraĵoj (miniaturoj). Sep el tiuj estis kreitaj de la miniaturisto konata kiel Majstro de la Registrum Gregorii, tiam aktivanta en Treviro, kaj kies nomo daŭrigas resti ankoraŭ nekonata. En la 10-a/11-a jarcentoj ĝi trafis al kortego de Elekto-Palatinato de Ezzon. Poste iĝis doto de lia filino Richeza, la edzino de Mjeŝko la 2-a de 1013 kaj tiamaniere ektroviĝis sur la tereno de Pollando. Ŝi transdonis ĝin al sia filino Gertruda, la edzino de princo Izjaslavo la 1-a. Tiam al la Psalmaro estis alkudritaj folioj, nomataj Folia Gertrudiana aŭ Preĝlibro de Princino Gertruda enestantaj: kalendaron, latinajn preĝojn de la princino Gertruda, kaj ankaŭ kvar miniaturojn en rusa-bizanca stilo. Kiam nepino de Gertruda, Zbysława, edziniĝis al Boleslavo la 3-a (1103) havis la Psalmaron, kiu kune kun ŝi revenis al Pollando. Nun post multaj aventuroj estas en Italio. La libro estis uzata kiel liturgia teksto en la preĝejo de Sankta Paŭlo en Treviro ĝis la 18-a jarcento, ĉar ĝin donacis Egberto. De 1810 ĝi estas konservata en la Nacia Biblioteko de Treviro (Registrita Ms. 24). Dum la dua mondmilito la kodekso troviĝis dekomence en galerio rezista al ĉiu bombardado en la kvartalo Pallien de Treviro, sed en septembro de 1944, por ĝin protekti el la tuj baldaŭa invado de la usona armeo, ĝi estis kaŝita en la biblioteko de la Universitato de Gießen. Kiam la 11-an de decembro tiu estis preskaŭ tute detruita de alianca bombardado, la manuskriptaj eroj supervivintaj estis translokigitaj en najbara paroĥo, poste, la 15-an de majo reportita al Treviro per kontraŭincendia sinmovilo. KopiojEn 1960 aperis limigita fotokopia eldono de la Codex Egberti eldonkvante de 800 ekzempleroj.<be> En 2005 eldonejo de Lucerno surmerkatigis en limigita kvanto 980. La pergamenaj paĝoj estas je dispono ankaŭ en versio kompaktdiska. Literaturo
Aliaj projektojKOMUNEJO: [1] Bildoj de la manuskripto. Eksteraj ligiloj
|