Chopper Command
Chopper Command estas horizontalruluma pafa videoludo eldonita de Activision por Atari 2600 en junio 1982. Ĝi estis verkita de Bob Whitehead.[1] La ludanto pilotas helikopteron maldekstren kaj dekstren super rulumanta pejzaĝo kun cikla fino, pafante malamikajn aviadilojn por protekti konvojon de kamionoj sube. Ludomaniero![]() En Chopper Command, la ludanto kontrolas militistan helikopteron en dezerta medio por protekti konvojon de kamionoj. La celo estas detrui ĉiujn malamikajn ĉasaviadilojn kaj helikopterojn, kiuj atakas la ludanton kaj la amikajn kamionojn vojaĝantajn sube, ĝis la fino de raŭndo.[2] La ludo finiĝas kiam la ludanto perdas ĉiujn siajn vivojn aŭ atingas 999 999 poentojn. Radaro, nomata Longdistanca Skanilo en la videoluda manlibro,[1] montras ĉiujn malamikojn, inkluzive de tiuj ne videblaj en la ĉefa ekrano. La helikoptero de la ludanto estas detruita se ĝi kolizias kun malamika aviadilo aŭ kamiono (kio ankaŭ detruus la kamionon) aŭ se ĝi estas pafita de malamika kuglo. La malamika kuglo disiĝas en du, unu irante supren kaj alia malsupren. Uzado de la "A"-malfacileca nivelo rezultas en pli malrapida pafado de la ludanto. Ĉiu malamika helikoptero valoras 100 poentojn, kaj ĉiu malamika avidailo valoras 200 poentojn. Post ĉiu raŭndo, aldonaj poentoj estas aljuĝitaj por restantaj kamionoj. Ludanto, kiu atingis 10 000 poentojn, povis sendi foton de la televida ekrano kaj ricevi la insignon "Chopper Commandos".[3] RecenzoRichard A. Edwards recenzis Chopper Command en la 56-a eldono de The Space Gamer.[4] Edwards komentis, ke "ĝi estas bone farita, sed se vi volas eviti alian arkadan pafludon, eĉ se ĝi havas bonan sonon kaj grafikaĵojn, preterlasu ĝin."[4] Computer and Video Games recenzis la ludon en 1989, donante ĝin poentaron de 83% kaj notante, ke ĝi tre similas al Defender.[5] Brett Weiss nomis ĝin Defender en la dezerto".[2] Chopper Command gajnis la premion "Plej Bona Agada Videoludo" okaze de la 4-aj jaraj Arkie Awards.[6]:108 HeredaĵoChopper Command estis inkludita en la ludkompilo Activision Anthology.[7] Referencoj
Eksteraj ligiloj
|