Buddleja davidii
Somersiringo, Buddleja davidii estas plantspecio el la genro somersiringo (“Buddleja”) en la familio de la Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). PriskriboVegetativaj karakterizaĵojBudleo kreskas en Eŭropo nur kiel decidua arbusto, kiu atingas altecon de 0,5 ĝis 5 metroj. La kvareĝaj branĉoj havas karakteristike haran arboŝelo. La alterne kreskantaj branĉoj longas ĝis 25 centimetrojn kaj larĝas 7 centimetrojn. La folioj estas mallarĝe kun malgrandaj dentoj rande. La stipuloj estas preskaŭ rondaj ĝis ovformaj. Generativaj karakterizaĵojLa budleo havas densan, vertikalan, grapolan aŭ tirsoidan simpodian floraron. En junio la arbusto floroj malfermiĝas ĝiajn florojn, kiuj odoras agrable al mieno. La duseksaj floroj havas duoblan Involukron. La kvar 2 ĝis 3,5 mm longaj sepaloj havas sonorilforman aspekton. La ĝardenformoj povas havi blankajn. Rozflorajn, purpurajn purpurajn aŭ malhelviolajn florojn. La duklabaj brunaj kapsuloj grandas 5 ĝis 9 mm kaj havas diametron de 1,5 ĝis 2 mm. La kromosomnombro estas 2n = 76. Ekologio![]() ![]() La polenigado okazas per longrostraj insektoj, specialaj papilioj kaj rubiosfingoj. Ankaŭ mielabeloj, burdoj kaj ĉarpentabeloj polenigas tiun specion de budleoj. La vento disblovas la semojn. Unu arbusto produktas ĉ. 20 milionoj da semo. VenenecoLa planto estas nur iomete venena. DisvastigoLa somersomersiringo venis el Ĉinujo kaj Tibeto. En moderaj regionoj la arbusto kreskas kiel ornamplanto. En Eŭropo, Nordameriko, Aŭstralio kaj Novzelando la arbusto kreskas kiel neofito. SistematikoLa unua priskribo okazis en 1887 pere de la franca botanikisto Adrien René Franchet[1] La specia epiteton „davidii“ honoras la francan naturesploriston en Ĉinujo kaj lazarista patro Armand David. Sinonimo por „Buddleja davidii“FRANCH. estas „Buddleja variabilis“ HEMSL. Jenaj varioj estas malfacile distingeblaj: • “Buddleja davidii” var. “nanhoensis” (CHITT.) REHDER: sin.: “Buddleja variabilis” var. “nanhoensis” CHITT. • “Buddleja davidii” var. “superba” (DE CORTE) REHDER & E.H.WILSON: Sin.: “Buddleja variabilis” var. “superba” DE CORTE • “Buddleja davidii” var. “veitchiana” (J.H.VEITCH) REHDER: Sin.: “Buddleja variabilis” var. „veitchiana“ J.H.VEITCH Similaj speciojKrom „Buddleja davidii“ kaj ĝiaj kultivaroj estas en parkoj kaj ĝardenoj en la moderaj klimatoj disvastigitaj „Buddleja alternifolia“. Ĝi floras male ol „Buddleja davidii“ nur ĉe dujaraĝaj branĉoj. Referencoj
Literaturo• Mario Ludwig, Harald Gebhard, Herbert W. Ludwig, Susanne Schmidt-Fischer: „Neue Tiere & Pflanzen in der heimischen Natur – Einwandernde Arten erkennen und bestimmen“, BLV Verlagsgesellschaft München, ISBN 3-405-15776-5. • Bingtao Li, Antony J. M. Leeuwenberg: „Loganiaceae.“: „Buddleja davidii Franchet“, S. 334 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): „Flora of China.“ Volume 15: „Myrsinaceae through Loganiaceae“, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1996, ISBN 0-915279-37-1. (Abschnitt Beschreibung) • Bruno P. Kremer: „Strauchgehölze Erkennen & bestimmen“ – „Steinbachs Naturführer“, 2002, ISBN 3-8001-4275-9.
Eksteraj ligiloj
|