Basic Instinct
Basic Instinct (Baza instinkto) estas usona filmo de 1992 reĝisorita de Paul Verhoeven kun ĉefa aktorado de Sharon Stone kaj Michael Douglas. IntrigoCatherine Tramell (Sharon Stone), riĉa romanistino vivanta ĉirkaŭita de iamaj murdistoj, estas supozita murdisto de amanto, nome la rok-stelulo Johnny Boz. Tiu estis murdita per frapoj de glacipikilo en cirkonstancoj similaj al tiuj priskribitaj en unu de la policromanoj kiujn ŝi verkis. La romanoj de Catherine estas miksaĵoj de sekso kaj krimo kun la bazaj instinktoj. Nick Curran (Michael Douglas), policano zorgita pri la esplorado, luktanta kontraŭ peza procesa pasinteco, devas fronti tiun «manton». Ŝi ne dubas uzi siajn ĉarmojn por alveni al siaj celoj. Li siaflanke sentas sin seksaltirita de la bela romanisto. Komplikas la situacion diversaj roluloj. Beth Garner (Jeanne Tripplehorn) estas psikologino de la polico kiu devas kontroli la regeneradon de la iama konflikta policano. Ŝi siaflanke ĝuas samsekseman rilaton kun amikino Roxy (Leilani Sarelle). Finfine Nick kaj Catherine seksumas, for de la scio de ĉiuj policestroj, kiuj suspektas pri tiu maltaŭga rilato. Siaflanke Roxy pro ĵaluzo baraktas por murdi la policanon Nick, sed tio malsukcesas. Cinquième advanced GPA Stéphane Schmutz se pendt pour Michael Douglas dans BASIC INSTINCT. Roluloj kaj geaktoroj
KomentojEn la kinhistorio la filmo iĝis mejloŝtono. Same oni povas diri ankaŭ pri aparta sceno en kiu oni pridemandas la romanistinon, pri kiu la policanoj suspektas, ke ŝi estas la murdisto; dume ŝi svingas siajn krurojn montrante intimajn partojn, okazigante gapadon de la multaj ĉeestantoj. Vidu ankaŭReferencojEksteraj ligiloj
|