Algebra nombroEn matematiko, algebra nombro estas kompleksa nombro, kiu estas radiko de ne-nula unuvariabla polinomo kun racionalaj (aŭ ekvivalente, entjeraj) koeficientoj. Kompleksa nombro, kiu ne estas algebra nomiĝas transcenda nombro. EkzemplojĈiu racionala nombro, x=b/a kie a kaj b estas entjeroj kaj a≠0, estas algebra nombro, ĉar ĝi estas radiko de polinomo ax+(-b) aŭ ekvivalente kontentigas ekvacion ax+(-b)=0. Ĉiu gaŭsa entjero (kompleksa nombro a+bi kie ambaŭ a kaj b estas entjeroj) estas algebra nombro. Neracionalaj nombroj povas esti aŭ ne esti algebraj. Ekzemple √2 estas neracionala nombro kaj ĝi estas algebra nombro ĉar ĝi estas radiko de x2-2. La nombroj π kaj e ne estas algebraj nombroj. Ĉiu konstruebla nombro (tiu kiu estas longo de rekta streko kiu povas esti konstruita per cirkelo kaj liniilo startante de streko de longo 1) estas algebra. Propraĵoj
Kampo de algebraj nombrojSumo, diferenco, produto kaj kvociento de du algebraj nombroj estas denove algebraj nombroj, tiel algebraj nombroj formas kampon, iam skribata kiel aŭ . Ĉiu radiko de polinomo kies koeficientoj estas algebraj nombroj estas denove algebra nombro. Alivorte, kampo de algebraj nombroj estas algebre fermita kampo. Fakte, ĝi estas la plej malgranda algebre fermita kampo enhavanta racionalajn nombrojn, kaj estas pro tio la tegaĵo de la racionalaj nombroj. Nombroj difinitaj per radikalojĈiu nombro kiu povas esti ricevita de entjeroj uzante finian kvanton de adicioj, subtrahoj, multiplikoj, dividoj kaj prenoj radikoj de n-a ordo kie n estas pozitiva entjero, estas algebra. La malo estas ne vera: estas algebraj nombroj kiu ne povas esti ricevitaj per ĉi tiu maniero. Ĉiuj el ĉi tiuj nombroj estas solvaĵoj al polinomoj de grado 5 kaj pli granda. Ĉi tiu estas rezulto de galeza teorio kaj teoremo de Abelo-Ruffini. Ekzemplo de ĉi tia nombro estas la unika reela radiko de polinomo x5-x-1, kiu estas proksimume 1,167303978261418684256. Algebraj entjeroj![]() Se la gvida koeficiento de la polinomo (ĉe la plej granda potenco de variablo) estas 1, ĝiaj radikoj estas nomataj algebraj entjeroj. Notu, ke la algebra entjero ne nepre estas entjero (... , -3, -2, -1, 0, 1, 2, 3, ...). Ĉi tiun difinon pravigas tio, ke por polinomo ax+b, ĝia radiko x=-b/a estas entjero precize tiam, kiam ĝi estas s estas divizoro de b. Racionalaj nombroj estas, do, algebraj entjeroj tiam kaj nur tiam, kiam ili estas entjeroj. Algebraj entjeroj generitaj de polinomo de pli alta grado povas jam ne esti entjeroj, ekzemple radikoj de x2-2 estas √2 kaj -√2; radikoj de x2+4 estas 2i kaj -2i; ĉiu el ĉi tiuj kvar nombroj estas algebra entjero. La sumo diferenco kaj produto de du algebraj entjeroj estas denove algebraj entjeroj, kio signifas ke algebraj entjeroj formas ringon. Vidu ankaŭ
|