Aleksander Nakov
Aleksander NAKOV (bulgare Александър Методиев Наков; naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik-mortis la 10-an de novembro 2018) estis bulgara esperantisto. Nakov en sia junaĝo laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkiisto kaj komencis sian agadon en tiu movado, ankaŭ per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj denove de la komunisma reĝimo en 1948, kiam li estis ekzilita al insulo Belene. Li membris en la Bulgara Esperanto-Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto. Li estis aŭtoro de la libreto Dosiero de objekto numero 1218, kie li rakontas siajn spertojn en la komunismaj malliberejoj kaj pri aliaj malliberuloj, siaj kompanoj kaj samideanoj. Esperanto formas parton de tiu libreto. Li mortis 99-jaraĝa kaj estis entombigita en Pernik apud sia ĵus mortinta edzino Kerka kiu zorgis lin ĝis Septembro. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|